esjmont ([info]esjmont) wrote,
@ 2005-08-09 22:37:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
2-a Internacia muzika festivalo "MAMAKABO"
6-7-an de julio 2005 (semajnfine) mi partoprenis la 2-an Internacian muzikan festivalon nome de Andrej Baranov "MAMAKABO" (http://www.mamakabo.ru - en la rusa, sed kun fotoj)!
Andrej Baranov estis fama rusa muzikanto, virtuoza gitaristo kaj komponisto. Li gastrolis en pli ol 40 landoj de la mondo (Hindio (Barato), Kuba, Peru, Kolumbio, Ekvadoro, Gabono, Kameruno, Angola, Francio, Hispanio, Germanio, Cxehxio, Bulgario, Jugoslavio, Hungario k.t.p.), lia vivo pli similas al vivo de adventuristo, sed ne al vivo de sovetia muzikanto.
Li pereis en auxtokatastrofo 2-an de auxgusto 2003, apud urbo Voljxsk en Maria Respubliko, kie li naskigxis... En tiu belega loko gxi planis arangxi festivalon de bela akustika muziko... Kaj liaj amikoj-muzikantoj decidis okazigi tie internacian festivalon de pozitiva muziko! Ili nomis gxin "MAMAKABO", cxar tiel nomigxis lia sola albumo de gitaraj komponajxoj, kaj Andrej sxatis tiun vorton, kiun li alportis el legenda insulo Providensija, gxi signifas kaj saluton, kaj deziron de felicxa tago, kaj gxojon de la renkonto. MAMAKABO estas varmo kaj amo, kiujn unu homo volas disdividi kun la alia.
La unua festivalo okazis gxuste unu jaron post pereo de Andrej Baranov, en komenco de auxgusto 2004. Kaj mi sukcesis viziti la duan festivalon, kiu dauxris ekde 5 gxis 8 de auxgusto 2005, kiu estis duoble pli granda kaj laux kvanto de spektantoj, kaj laux kvanto de bonegaj muzikantoj. En gxi elpasxis Ivan Smirnov (la plej bona akustika gitaristo de Rusio), Dmitrij Maloletov (posedas unikan stilon "touch-style", estas redaktoro de la plej granda en Euxropo speciala muzika magazeno "IN/OUT"), Dmitrij Cxetvergov (la sola gitaristo en Rusio, kiu uzas elektroarcxon), kaj ankaux bonega bando "Grassmejster", popole sxatata bard-rok-muzikanto, poeto kaj komponisto Andrej Kozlovskij, Irina Surikova, Ekaterina Boldyreva kaj multaj aliaj. Krom rusiaj muzikantoj, venintaj al la festivalo el multaj urboj de Rusio, surscene ankaux elpasxis rusaj muzikantaj, logxantaj nun en Ukrainio kaj Germanio.
La festivalo okazis apud urbo Voljxsk en Maria Respubliko, preskaux 100 km. de Cxeboksaro, kaj mi veturis tien petveture (mi jam 3 jarojn ne petveturis).
Tie estis tre bona amika etoso, bonega kaj bela pozitiva muziko, varma kaj pura akvo en Volga, amikoj-geesperantistoj el Kazanj ktp.! Rigardu fotojn en la retejo de la festivalo. Ili ja estas internacie kompreneblaj, cxu ne? ;-) Kiel diris bela germanino Eli, "MAMAKABO" aspekte similas al legenda "Woodstock"...



(4 comments) - (Post a new comment)

(Reply from suspended user)

(Reply from suspended user)

(Reply from suspended user)

(Reply from suspended user)

(4 comments) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…