Cxijare mi estis bonsxanca finfine viziti la faman artan festivalon KEF (Kultura Esperanto Festivalo), kiu cxijare okazis en Helsinko, cxefurbo de Finnlando, ekde 16a gxis 23a de julio 2005.
La festivalo ne estis tiom amasa, kiel proksimaj loke kaj tempe UK kaj IJK, al gxi venis proksimume 100 diversagxaj personoj el 19 landoj (el Argentino, Belgio, Brazilo, Britio, Danio, Finlando, Francio, Germanio, Grekio, Hindio, Hispanio, Islando, Israelo, Italio, Pollando, Rusio, Slovakio, Svedio kaj Usono). El Rusio venis nur 10 homoj: 4 el (Novo)Cxeboksaro, po 1 el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Socxi kaj Uljanovsk, plus norvego kaj usonano, kiu nuntempe logxas en Rusio.
Sed tio vere estis festivalo de Esperanto-kulturo, preparita vere profesie! Programo de la festivalo estis abunda kaj intensa, estis prezentitaj preskaux cxiuj brancxoj de kulturo: diversstila muziko, literaturo, dancoj, teatro (ecx profesia opero), filmoj kaj komiksoj.
Male al niaj sxatataj EoLA-j, la muziko plejparte estis ne barda (nur Jxomart, Natasxa kaj Karina kantis bard-stile), sed roka. Cxiuvespere pasis koncertoj de Esperantaj bandoj en vera finna rok-klubo "Liberte". En la urbo estis disgluitaj afixsoj en la finna pri la koncertoj, do, en klubon venis ankaux neesperantistoj, kiuj ankaux bierumis, dancis kaj kelkaj ecx kantis en Esperanto dum la karaokeo kun viva rok-bando! Mi ankaux kantis surscene: "Cxu vi pretas?!" kun nuna TEJO-volontulo Martin kaj cxiuj muzikistoj de fama finna rok-bando "Dolchamar", tiu karaokeo vere placxis al mi.
Krom Dolchamar, kiu koncertis dufoje (roke kaj akustike), en rok-klubo koncertis Jxomart, Natasxa kaj Karina, Martin Wiese (el "PERSONE"), JoMo kaj "Liberecanoj" (kun rusa virino el Ukrainio, kiu nun logxas en Tuluzo), "Esperanto Desperado" kun ekzotika negro (Ganaano), kiu ludis tamtamon, Timo Vaananen kun kanteleo (popola finna instrumento, simila al rusa "gusli"), Alejandro Cossavella el Argentino (sole kaj kun "La Porkoj", kiuj fakte estis muzikistoj de "Dolchamar") kaj Flavio Fonseca el Brazilo. Post koncertoj en la klubo okazis nokta diskoteko gxis la 2-a. Gxin okazigis DJx-oj Rogxer Borgxes, Arnau, Kunar kaj Patrik el "Dolchamar".
Tage okazis diversaj atelieroj (poem-, proz- kaj artikol-verkado, tradukado de kantoj en Esperanton, dancoj k.a.), prelegoj pri famuloj de Esperanto-literaturo k.a., sinprezentoj de kantistoj, komiksisto Arnau Torras, poetoj kaj verkistoj, ekzemple famaj Jorge Camacho el Hispanio kaj Sten Johansson el Svedio, kiu gajnis ecx 4 lokojn en diversaj brancxoj de la cxijaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Vespere okazis koncertoj, teatrajxoj kaj opero en la festivalejo (instituto).
Krome, estis libera tago, kiam ni ekskursis en bela urbo kaj grandega mara fortikajxo Suomenlinna (Sveaborg), kiu eniris liston de mondaj heredajxoj de UNESKO, gxi konsistas el kelkaj insuloj. Vespere (tiutage) ni kune promenis al unika insulo de Lammassaari meze de Helsinko, kie okazis surnatura vegana pikniko, prezento de finna popola kantelea muziko kaj sxamano (kun barba harplektajxo), lernado de finnaj popolaj dancoj kaj nokta diskoteko.
La plej bona, laux mi, estis tio, ke partoprenis multegaj famuloj de Esperanto-kulturo, kiuj koncertis ankaux neoficiale, tage kaj nokte. Artistoj kaj spektantoj tute miksigxis, kaj estis tre amika kaj krea etoso. Aparte al mi placxis noktaj hazardaj koncertoj, kiam diversaj muzikistoj prenis elektran kaj basan gitaron, tamburon kaj tamtamon, foje trumpeton, ludis kaj kantis Esperante.
Do, la festivalo estis vere kultura kaj krea, gxi tre placxis al mi! Post KEF multaj euxropanoj veturis al UK en Litovio. Kelkaj planis ankaux partopreni IJK-on en Pollando. Ni (cxeboksaranoj) kvarope vizitis Stokholmon por unu tago per grandega pramo. Belega urbo!
Legu pli pri KEF, pri artistoj kaj verkistoj, partoprenintaj gxin (kun ligiloj al iliaj retejoj kun iliaj kantoj en mp3 k.a.) kaj rigardu fotoalbumon en retejo de cxijara KEF:
http://www.esperanto.fi/kef2005/